2010-04-12 La Esperanto-societo en Sainte Foy la Grande, Francio, la unuan fojon organizas internacian konkurson por filmetoj, por reliefigi tiun arton en Esperanto.
Limdato por kandidatiĝo: la 10-a de majo 2010.
Kondiĉoj:
La filmetoj devas esti en Esperanto (originale aǔ tradukite), ilia daǔro povas esti maks. ĝis 15 minutoj. La bildkvalito devas esti sufiĉa por larĝa ekrano (filmado per poŝtelefono ĝenerale ne tre bone taǔgas).
Ili povas aparteni al unu aǔ pluraj jenaj kategorioj:
- aktualaĵoj,
- biografio,
- dokumentario,
- dublado (por ĉiu kategorio),
- fikcio, intervjuo,
- muziko,
- porinfana filmo,
- teatraĵo,
- movbildoj (ĉiaspecaj: desegnita aǔ/kaj komputila filmo, ktp),
- varbado, ktp
Estos pritaksataj: filmado, scenario, dialogoj, lingvo, prononcado, scenigo, aktorado, muziko, kreemo, ktp.
La filmojn la aǔtoroj sendu per KD aǔ per la interreto. Filmojn la ĵurio povas elekti ankaǔ en interreto per Youtube, Dailymotion, Ipernity, la Fabskatolo, Wideo, ktp.
La prezento okazos la 15-an de majo en 2010. La rezultojn oni anoncos en interreto kaj per gazetoj. La premioj estos ĉefe simbolaj.
Por kandidatiĝi, necesas sendi filmon antaǔ la 10-a de majo, kun siaj kompletaj poŝtadreso, retadreso, nomo, aĝo, kaj mallonga biografio (maksimume unu paĝo longa, kun cirkonstancoj de la filmo, nomo de la partoprenintoj, ktp).
Aliĝoj eblas ankaǔ en la retpaĝo de konkurso:
http://www.ipernity.com/home/146938?rev=31
Adreso de la ĵurio:
co/ MH Desert
13 les goulards, FR-33220 St Avit-St Nazaire, Francio
Tel: +33 (0) 557 462 891
Retadreso: ikofo@orange.fr
(el Ret-Info)
Redaktoro: Liu Zijia |