2010-04-12
La Kanada Pavilono havas eksteran formon duone ĉirkaŭantan. En ĝia mezo estas publika zono malfermata, kie okazos diversaj artaj prezentoj, inkluzive de tiu de la mondfama cirka trupo Cirque Du Solei.
Ĉeftemo: Vivplena loĝtaŭga urbo: toleremo, daŭrigebla disvolvado kaj kreivo
Aspekto: En formo de acera folio
Konstrua areo: Pli ol 6 mil kvadrataj metroj
Loko: Zono C en la Ĝardeno de ŜME
Ĝuantaj belajn naturajn pejzaĝojn kaj abundajn riĉfontojn kanadanoj tre atentas daŭrigeblan disvolviĝon. Tio enkorpiĝis en teknologioj pri reutiligebleco en konstruado de la Kanada Pavilono. La eksteraj muroj de la pavilono estos kovritaj per speciala verdfolia planto, pluvoakvo estos kolektota per drensistemo kaj reutiligota. En la pavilono oni ne metas grandajn eksponaĵojn kaj objektojn por garantii bonan aerumadon. La pavilono estos senbara kaj senfuma.
Avangardaj teknologioj, allogaj eksponaĵoj kaj kreivaj programeroj fariĝos brila punkto de la Kanada Pavilono.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin
|