2010-04-12
 |
Mortintoj en la kraŝo |
La 10-an de aprilo ĉina prezidanto Hu Jintao sendis kondolencan telegramon al Bronis aw Komorowski, prezidanto de la pola Ĉambro de Reprezentantoj kaj aganta prezidento de Pollando, pro la morto de pola prezidento Lech Aleksander Kaczynski en la aviadila kraŝo.
Hu Jintao diris en la telegramo: "Kun granda surprizo mi informiĝis, ke pola prezidento Lech Aleksander Kaczynski kaj lia sekvantaro mortis en la aviadila kraŝo en Smolensk. Pri tio mi sentas profundan malĝojon. En la nomo de la ĉina popolo kaj mi mem mi esprimas profundan funebron al Lech Aleksander Kaczynski kaj ĉiuj aliaj viktimoj kaj sinceran kondolencon al iliaj familianoj kaj la pola popolo."
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin
|