2010-04-12 Per la dissendo de balotiloj al ĉ. 4500 membroj, kiuj jam kotizis por 2010, komenciĝis la elektado de Komitatanoj B, kiuj reprezentos la individuajn membrojn en la Komitato de UEA dum la trijara periodo 2010-2013. Ĉiu membro rajtas voĉdoni por 6 el 13 kandidatoj, kies sinprezentoj akompanas la balotilon. Por partopreni en la voĉdonado, necesos resendi la balotilon tiel, ke ĝi atingu la Centran Oficejon plej laste la 31-an de majo.
La kandidatoj estas Marija Belošević (Kroatio), Paulo Branco (Belgio), Tomasz Chmielik (Pollando), Petr Chrdle (Ĉeĥio), Probal Dasgupta (Hinda Unio), Johan Derks (Nederlando), Mark Fettes (Kanado), Jukka Pietiläinen (Finnlando), Barbara Pietrzak (Pollando), Josip Pleadin (Kroatio), José Antonio Vergara (Ĉilio), Amri Wandel (Israelo) kaj Wu Guojiang (Ĉinio). Estis kandidatigita ankaŭ Lee Jung-kee (Korea Resp.), kiu tamen retiriĝis.
La Centra Oficejo daŭrigos sendi balotilon ankaŭ al la malfruaj kotizontoj ĝis iom antaŭ la fino de majo. En la daŭro de la voĉdonado la CO informos de tempo al tempo pri la nombro de ricevitaj balotkovertoj, por ke interesitoj povu sekvi la evoluon de la aktiveco. Ĉar pluraj membroj rajtas resendi siajn balotilojn en sama koverto, la precizan nombron de balotiloj oni ekscios nur post la fino de la voĉdonado, kiam la kovertoj estos malfermitaj. Tial oni nepre ne enmetu en saman koverton ion ajn alian kun la balotilo, ĉar ekz. loĝmendo por la ĉi-jara UK fatale malfruiĝus. Kunsendo de balotilo k.a. korespondaĵoj en sama koverto eblas nur, se la balotilo troviĝas en aparta koverto. Eblas transdoni balotilon ankaŭ surloke en la CO, ekz. dum la Malferma Tago la 17-an de aprilo.
En la antaŭa fojo, en 2007, balotado ne okazis, ĉar estis malpli da kandidatoj ol disponeblaj lokoj. En 2004 estis dissenditaj 5140 balotiloj, el kiuj revenis 1491, t.e. 29,0%. En 2001 voĉdonis 1887 membroj el 6010, t.e. 31,4%. Rekorda aktiveco estis en 1998, kiam voĉdonis 2328 membroj el 6920, t.e. 33,6%.
(el Gazetaraj Komunikoj de UEA)
Redaktoro: Niu Xueqin |