Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
UEA kondolencas polojn
2010-04-12

    Post la sabata aviadila katastrofo apud Smolensk en Rusio, la Centra Oficejo de UEA diskonigis kondolencan mesaĝon, kiun ni publikigas ĉi-sube.

 

    Nome de Universala Esperanto-Asocio mi kondolencas Polan Esperanto-Asocion, la polajn membrojn de UEA kaj ĉiujn polajn esperantistojn pro la tragedia pereo de la prezidanto de la Pola Respubliko s-ro Lech Kaczyński, lia edzino kaj multaj elstaraj reprezentantoj de la pola publika vivo en aviadila akcidento.

 

    Esperantistojn tiu ŝoka informo tuŝas aparte pro la historiaj ligoj de la Internacia Lingvo kun Pollando, kies ĉefurbo estas la naskiĝurbo de Esperanto. La varmaj sentoj de esperantistoj pri Pollando montriĝis kaj pli firmiĝis pasintjare lige kun la 94-a Universala Kongreso de Esperanto en Bjalistoko, per kiu la Esperanto-movado omaĝis la 150-an datrevenon de la naskiĝo de d-ro L.L. Zamenhof en tiu urbo.

 

    Niaj pensoj estas denove en Pollando, ĉi-foje plenaj de funebro kaj kunsento kun la proksimuloj de la forpasintoj.

 

Osmo Buller

 

Ĝenerala Direktoro de UEA

 

(Gazetara komuniko de UEA)

Redaktoro: Chen Ji

 
Mi kaj El Popola Ĉinio -- Kontribuaĵoj petataj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng