2010-04-12
La 10-an de aprilo inaŭguriĝis en Bo’ao, Hainan de Ĉinio, la 2010-jara konferenco de Bo’ao-forumo de Azio, kun la temo “Verda reprosperiĝo: reala elekto de la daŭrigebla disvolviĝo de Azio” kaj subtemoj pri administrado de tutmonda ekonomio, modelo de azia disvolviĝo ktp. Ĉina vicprezidanto Xi Jinping ĉeestis la inaŭguron kaj faris parolon.
La inaŭguron ĉeestis ankaŭ pli ol du mil personoj kaj fakuloj en la kampoj politikaj, industriaj kaj komercaj el diversaj landoj kaj regionoj.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Wang Lihua
|