2010-04-12
La Danlanda Pavilono, en spirala formo kaj el 2 rondaj orbitoj interligitaj per platformo, areas 3 mil kvadratajn metrojn. La pavilono kun ŝtala strukturo kaj blankaj muroj, kiuj aludas la longhistorian navigan tradicion de Danlando, konsistas el 2 kliniĝantaj cirkloj unu sur la alia. Sur la supra cirklo bicikloj estos senpage liveritaj por vizitantoj. En la centro de la cirklo kuŝas malgranda plaĝo. Vizitantoj povos sin amuzi en akvo, ripozi aŭ preni piknikon sur la herbejo ekster la placo, spertante la vivetoson de la lando.
Nomo: Iluzia Urbo
Ĉeftemo: Feliĉa vivo kaj fabela ĝardeno
Loko: En la zono C de la ĝardeno ŜME
En la pavilono vizitantoj povas ne nur sperti scenon kaj instalaĵojn en la vivo de danoj, sed ankaŭ rakonti sian propran historion. Tio helpas al la vizitantoj koni la popolon, vivon, kulturon kaj valoron de Danlando, kaj cerbumi pri la bela vivo en la estonteco.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Wang Lihua
|