Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
12303 raportistoj sin anoncis al ŜME
2010-04-12

de ZHANG XIGE

 

Raportistoj ĉinaj kaj alilandaj en vizito

 

    La 29-an de marto, Song Chao, direktoro de la Informa Oficejo de la Ŝanhaja Popola Registaro, diris, ke preparado de la Ŝanhaja Monda Ekspozicio (ŜME) estis fundamente plenumita. Nuntempe, jam 242 landoj kaj internaciaj organizoj sin anoncis al la ekspozicio; pli ol 99% de la konstruaĵoj de la ĝardeno de ŜME estis finkonstruitaj; pli ol 2.2 mil biletoj por eniri en la ĝardenon dum ŜME -- antaŭvenditaj.

 

    Song Chao informis, ke glate iras la registrado de raportistoj al ŜME. Pli ol 1260 amaskomunikiloj oficiale sin anoncis al la registra centro por vehikloj kaj la nombro de raportistoj atingis 12303, el kiuj estas 8997 raportistoj el 713 ĉinaj amaskomunikiloj kaj 3306 raportistoj el 547 eksterlandaj vehikloj.

 

    Pri la informa centro de ŜME, Song Chao esprimis, ke la centro estas en la lasta ekipado, sin preparas kaj sin perfektigas por bone servi al la raportistoj el diversaj landoj dum ŜME.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Wang Lihua

 

 
Mi kaj El Popola Ĉinio -- Kontribuaĵoj petataj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng