2010-04-12
Svedio fame konata en la mondo pro sia elstara kreiveco. La Sveda Pavilono, kun areo de tri mil kvadrataj metroj kaj tradicia strukturo de konstruaĵo en urbo, montras interreagon de urbo kaj kamparo, kaj utiligon de ligno en moderna arkitekturo.
Ĉeftemo: Kreiva lumo
Loko: En la zono C de la ĝardeno ŜME
Tago de la pavilono: La 23-an de majo
La pavilono konsistanta el kvar interligitaj konstruaĵoj estas tradicia forme, kaj montras kiel elekti konvenajn materialojn por energi-ŝparado.
La temaj vortoj de la pavilono “Daŭrigebla disvolviĝo”, “Kreivo” kaj “Interŝanĝo” detale manifestas la solvadon aplikatan de Svedio antaŭ defioj, rimedojn kaj kapablecon de la lando por altigi median nivelon de urboj, gravecon de interŝanĝo-akcelado k.a. en la situacio superregata de novaj teknologioj. La vizitantoj povas sperti en la pavilono la kulturon, socian spiriton, konstruan teknologion, tradicion, amon al la naturo kaj plej grave kreivan spiriton de Svedio.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Wang Lihua
|