2010-04-13 de PEI XIN
 Sperto de transplantado de rizplantidoj |
|
 Lernado de farado de ŜME-talismano |
|
 Provado de vestoj en tradicia nupto |
|
 Konigo de tradicia preparado de kukoj |
Por gastigi 70 milionojn da turistoj el diversaj lokoj de la mondo dum la Ŝanhaja Monda Ekspozicio (ŜME), la Ŝanhaja Turisma Administracio ellaboris la programon “Kamparanaj familioj por ŜME”, post tiu de “Hejmo por ŜME”. Nuntempe, ekfunkciis la “Kamparanaj familioj por ŜME” en Zhonghua-vilaĝo de la urbeto Jinshanlangxia kun la temo “Interreago de folklora kulturo”, “Preparado de kamparanaj etmanĝaĵoj” kaj “Amuza interreago” kaj en Zhonghong-vilaĝo de la urbeto Fengjing kun la temo “Kamparana familio de pentraĵoj en Jinshan” kaj “Kamparana familio de pentraĵoj en Qinghaihuang”.
En “Kamparanaj familioj por ŜME” kun diversaj trajtoj, turistoj povas ne nur ĝui koloran vizaĝoŝmiradon de la pekina opero, papertranĉadon kaj pentradon de kamparanaj pentraĵoj, sed ankaŭ persone partopreni en celebraj aktivadoj de folkloraj festoj, kamparanaj amuzado kaj farado, kaj gustumi kamparanajn etmanĝaĵojn. Por garantii la servan kvaliton de la programoj, oni unuece ilin prezentas kaj administras.
Ĝis malfermo de ŜME, la nombro de la kamparanaj familioj por ŜME atingos 200, kiuj gastigos la klientojn per afableco kaj abundaj folkloraj programeroj.
(Redaktoroj: Liu Sigong kaj Wang Lihua)
|