2010-04-13 Unua prezentado de la teatraĵo "DEK TAGOJ DE KAPITANO POSTNIKOV", laǔ romano de rusa verkisto Mihael Bronŝtejn kaj reĝisoro Miliĉ Jovanoviĉ el Serbio, okazis la 23-an de marto en Banja Luka, en la urba teatro 'Jazavac' (Melo). La teatraĵo estis en Esperanto, kaj vizitantoj kiuj ne komprenis Esperanton povis legi tradukon en serba lingvo sur la blanka tolaĵo.
Ĉirkaǔ 200 spektantoj kelkfoje dum teatraĵo aplaǔdis kaj tre bone akceptis ĝin. Post teatraĵo en teatra halo okazis solena koktelo kaj spektantoj kun aktoroj babilis kaj faris fotojn.
Bosniaj ĵurnaloj abunde raportis pri la interesa teatraĵo. Prezidanto de Komunumo de urbo Banja Luka, s-ro Slobodan Gavranoviĉ estis alta protektanto de la okazaĵo kaj li akceptis aktorojn kaj organizantojn el Centro 'BeL@Espero'.
Kapitano Postnikov, artileria oficiro de rusa reĝa armeo vivis en tempo antaǔ la Oktobra Revulucio. Li suferis pro siaj progresivaj ideoj, ĉar li deziris ke ĉiuj popoloj en la mondo interparolu per unu internacia lingvo Esperanto - klarigis al ĵurnalistoj post la prezentado de la teatraĵo ĉefa aktoro Saŝa Pilipoviĉ el Serbio. En la teatraĵo ludas ankaǔ Miĉo Vrhovac el Banja Luka (Bosnio kaj Hercegovino) kaj Ljubica Gaŝparoviĉ el Kragujevac (Serbio).
Sian unuan prezentadon la teatraĵo havis dum la 94-a UK en Bjalistoko. Ĉijare la teatraĵo estos prezentita en Sankt-Peterburgo dum la Ruslanda Esperant-Kongreso kaj en Velika Gorica dum la kongreso de Kroatia Esperanto-Ligo.
Inĝ. Miĉo Vrhovac
mico.vrhovac@gmail.com
(el Ret-Info)
Redaktoro: Liu Zijia |