Lastatempe, la Xi’an-a Turisma Buroo aranĝis en Ŝanhajo konsultan aktivadon por diskonigi turismadon pri “argilaj soldatoj” okaze de la Ŝanhaja Monda Ekspozicio.
La prezenta grupo el cent homoj, venintaj el la hejmloko de argilaj soldatoj kaj en la kostumo de la lastaj, paradis laŭ strato Nanjingdonglu kaj sur la placo Orienta Perlo de Ŝanhajo. Ili altiris atenton de multaj urbanoj kaj turistoj ĉinaj kaj alilandaj.