Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Civitana lingva eŭropa eksperimento
2010-04-13

    Antaŭvide al kunveno okazonta en Berlino de la 14-a ĝis la 16-a de aprilo, Bloggingportal.eu, portalo por la politikaj blogoj de la Eŭropa Unio, lanĉis proponon por traduko de la ĉi posta originala anglalingva teksto en laŭeble plej multaj eŭropaj lingvoj, inkluzive minoritataj.

 

    20 horojn post la publikigo de la alvoko, ĝi jam ricevis tradukojn en 27 lingvoj inter kiuj ĉiuj 23 oficialaj EU-lingvoj.

 

    Aldoniĝis la vaska, kaj, fine, Esperanto en traduko de Jason Castle (desegnisto de litertipoj el San Rafael, Kalifornio. Gratulojn al li!)

 

    En anglalingva noto sekvanta sian proponon en Esperanto, Jason Castle indikis: "La originala anglalingva teksto povus esti plibonigita, la sintakso estas iom komplika tie kaj tie, kio iom malfaciligas la tradukon". Fakte, la ĉefa iniciatinto estas supozeble germano (Julien Fristch) loĝanta en Berlino; do, la angla estas verŝajne por li fremda lingvo, ne denaska.

 

    Se vi konstatas, ke mankas lingvo, kiun vi bone scipovas, bv. proponi la tradukon de la ĉi posta teksto en ĝi. Devas esti eŭropa lingvo. Ĉar la blogo ne estas Unikod-kapabla, se la alfabeto estas nelatina, estas preferinde aperigi la tradukon sur retejo aŭ blogo, kaj havigi la ligilon al tiu traduko al http://www.bloggingportal.eu/blog/we-need-your-help-for-an-experiment sub formo de komento, fine de la paĝo.

 

(Kontribuo de Henri Masson el Francio)

Redaktoro: Wang Lihua

 
Mi kaj El Popola Ĉinio -- Kontribuaĵoj petataj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng