Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
"L'esperanto dans le Commerce"
2010-04-13

 

 

    Finfine, aperas sur mia blogo la enhavo de la broŝuro de André Baudet (bode) "L'esperanto dans le Commerce" (Esperanto en la komerco). Ĉar mi ne retrovis tiun broŝuron inter amaso da dokumentoj, mi per Interreto malkovris, ke la Nacia Esperanto-Biblioteko de Massa, Italio, posedas ĝin (Katalogo: [DOC] Biblioteca Nazionale di Esperanto -- Massa ). Sekve mi petis fotokopiojn, sed pro diversaj problemoj, mi ricevis la lastajn nur antaŭ kelkaj tagoj (apartan dankon al Giancarlo Lazzini kaj Alessandro Simonini!). Post purigo, optika signorekono kaj korektado, mi instalis la fotokopiojn en albumo ĉe: L'Esperanto dans le Commerce (14 fotokopioj)

 

    Kaj kreis html-dokumenton, kiun mi devis bedaŭrinde instali en tri partojn, ĉar Ipernity ne ebligas aperigon de multpaĝaj dokumentoj:

 

    (FR) L'esperanto dans le Commerce (pages jusqu'à 10)

 

    (FR) L'Esperanto dans le Commerce (pages 11 à 20)

 

    (FR) L'Esperanto dans le Commerce (pages 21 à 24)

 

    Tiu html-versio ebligas ricevi pli malpli kompreneblan nacilingvan tradukon per diversaj aŭtomataj tradukretejoj.

 

    Tiu dokumento estas aparte interesa kvankam oni povas ne tute konsenti pri ĉio, kion diris kaj opiniis André Baudet, kies artikolon en Vikipedio mi kompletigis post longa interreta serĉado: http://eo.wikipedia.org/wiki/André_Baudet. Kiel iama prezidanto de la Komerca kaj Industria Ĉambro de Parizo, la plej prestiĝa en Francio, li evidente reprezentis la mastraron, ne la laboristaron. Alie, li konsideris Esperanton sub la aspekto de kodo komerca, utileca, sen interna ideo, sen prikonsidero al ĝia valoro literatura, arta, egalrajtiga.

 

    Sed ĉefe interesa estas la maniero per kiu li konvinkis, en 15-minuta parola raporto, prezidantojn de komercaj ĉambroj de Francio dum kunveno okazinta la 3-an de februaro 1931, voĉdoni favore al Esperanto por deziresprimo, kiun oni povas legi en la paĝoj 21 ĝis 24. Ĝis la dudeka paĝo aperas la teksto de la prelego.

 

    -------------------------------------

 

    Rimarko : Mi strebis respekti la originalan formon kaj indikis la paĝojn supre de la teksto tiel, ke eblas referenci al preciza paĝo por difinita citaĵo. Baudet skribis la vorton "Esperanto" kvankam kutime, en la franca, oni adaptas la ortografion al la prononcmaniero: "espéranto".

 

    Materialoj:

 

    1. Vikipedio principe atingos la nombron de 128 mil artikoloj kaj plutenas la 22-an pozicion.

 

    2. André BAUDET [bode] (18-a de aprilo 1876 en Parizo -- ???) estis franca esperantisto kaj inĝeniero-industriisto. Eminentulo en la komercaj rondoj, en kaj ekster Francujo. Prezidinto de multaj komercaj oficialaj societoj. Prezidis la Parizan Komercan Ĉambron dum 4 jaroj, kaj la kunvenon de la Komercaj Ĉambroj.

 

    En 1921, komisiita por raporti al la Komerca Cambro de Parizo pri utileco kaj elekto de internacia helplingvo, li komencis sian studon skeptike, sed rapide fariĝis konvinkoplena Esperantisto, penetrigis la lingvon en la komercon en kaj ekster Francujo, Esperantigis multajn komercajn ĉambrojn. Delegito de la Pariza Komerca Cambro al la Kongresoj de Genevo (1922), Venecio (1923), Parizo (1925). Fondis kaj prezidas la Asocion Esperanto kaj Komerco. Al li Esperanto dankas siajn progresojn en la komercaj rondoj de Francio. Verkis broŝurojn pri Esperanto kaj Komerco, rimarkindan paroladon kun kurso de Esperanto en unu horkvarono, kaj La komerco antaŭ kaj post cent jaroj prelego farita ĉe la 24-a UK.

 

(Kontribuo de Henri Masson el Francio)

Redaktoro: Wang Lihua

 
Mi kaj El Popola Ĉinio -- Kontribuaĵoj petataj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng