Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
LBV aperigis eldonaĵon de BONA VOLO - VIRINO
2010-04-14

  

    Kara Samideano,

 

    Plezure ni sciigas Vin, ke Legio de Bona Volo (LBV) aperigis specialan revuon BONA VOLO - VIRINO, kiel simpla omaĝo al ĉiuj virinoj, al la anonimaj kaj al tiuj kiuj elstariĝas sur la diversaj kampoj de la homa agado. Al ili, kiuj pli kaj pli dividas kun la viroj la hejmtaskojn kaj la plej gravajn decidojn favore al la Homaro.

 

    Per ĉi tiu ligilo Vi aliras ĝin: http://www.boavontade.com/pdf/BonaVolo/66.pdf

 

    Kiel emfazas la ĵurnalisto Paiva Netto, direktoro-prezidanto de LBV, en sia aparta mesaĝo titolita “La Jarmilo de Virinoj”: “Virino, tiu flanko plej ĉarma de la Homaro, distingiĝas kiel la fundamento de ĉiaj grandaj faroj. Tio, kio fizike nin konsistigas, estas formita en ŝia ventro (...). Komponantoj de la virina sekso fariĝas pliinflua konsistaĵo por la postvivado de la bonaj idealoj. Stabilaj organizacioj kalkulas je firmstaraj virinoj. (...) Tie ĉi mi celas emfazi kiom esenca estas por la homa evoluo kaj por la planeda sekureco la misio de Virino. (...) Niaj unuaj paŝoj cele al disvolviĝo de civitaneco estas gvidataj de ŝi, nin kondukante per la manoj. La monda stabileco komenciĝas en la koro de infano. Tial en LBV, de multaj jaroj, ni aplikas la Pedagogion de Amo”.

 

    Ni petas de Vi laŭeble diskonigi per viaj rimedoj ĉi tian novaĵon de LBV. Kaj ankaŭ ni atendas vian gravan opinion pri ĝia enhavo.

 

    Frate salutas Vin

 

    Maria Aparecida da Silva

 

    Respondeculino de la Departemento

 

    pri Esperanto de Legio de Bona Volo

 

    San-Paŭlo/Brazilo

 

 

(Redaktoro: Niu Xueqin)

 
Mi kaj El Popola Ĉinio -- Kontribuaĵoj petataj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng