2010-04-14
Ĉe la enirejo de la Bengala Pavilono estas buntaj tradiciaj desegnoj de Bengalio.
Ĉeftemo: Spirito kaj kreskado de ora Bengalio
Tago de la pavilono: La 20-an de septembro
Sidloko: En la zono A de la Azia Komuna Halo
La ena dekoracio plene montras trajtojn de Bengalio, kaj malgranda skulptaĵo, serio da fotoj pri novaj urboj de Bengalio kaj modeloj de ĝiaj tradiciaj konstruaĵoj aludas dialogon inter la tradicio kaj la estonteco. Sur la folklora muro ĉarmas desegnoj plenaj de la naciaj trajtoj de Bengalio, kaj sur la manĝtereno la vizitantoj povas ĝui centprocentajn bengalajn frandaĵojn.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Wang Lihua
|