La 15-an de majo en Harbin, ĉefurbo de Heilongjiang-provinco, nordorienta Ĉinio okazos la 2-a Junulara Seminario de Harbin, kiu kun la temo “konstrui ponton per Esperanto” estos kune organizita de Esperanto-asocio de Heilongjiang kaj Yutong-instituo pri Disvolvo de Esperanto en Harbin. Dum la semajno la partoprenantoj diskutos pri ĉinaj moroj kaj kulturo kaj spektos artajn prezentojn.