Ĉina prezidanto Hu Jintao ĉeestis la Pintan Konferencon pri Nuklea Sekureco
2010-04-15
La 13-an de aprilo okazis en Vaŝingtono, ĉefurbo de Usono, la Pinta Konferenco pri Nuklea Sekureco. Ĉina prezidanto Hu Jintao ĝin ĉeestis kaj faris parolon en ĝi.
La konferencon prezidis usona prezidento Obama, kaj dum la konferenco oni diskutis ĉefe pri minacado de nuklea terorismo, kontraŭrimedoj de diversaj landoj kaj internacia komunumo, kaj rolo de la Internacia Atom-energia Agentejo en la kampo de nuklea sekureco ktp.