2010-04-15
La Lospalos-stila tegmento, gravurita ligna pordo, pritraktitaj palmaj folioj kaj diversaj metiartaĵoj formas apartajn stilon kaj trajtojn de la Pavilono de Orienta Timoro.
Ĉeftemo: Kune kun ni kaj kune kun la naturo
Tago de la pavilono: La 13-an de julio
Sidloko: En la zono A de la Azia Komuna Halo
La pavilono reaperigas per prilumado kaj ŝanĝiĝoj de lumkoloroj naturajn pejzaĝojn de Orienta Timoro, leviĝon kaj malleviĝon de la suno, vivajn kaj amuzajn scenojn de popolanoj, kaj montras konstruadon de ĝiaj urboj en harmonio kun la naturo.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Wang Lihua
|