2010-04-15
La Gvineo-Bisaŭa Pavilono havas fonon de blua ĉielo kaj blankaj nuboj, kun kokospalmoj kiel ornamaĵoj.
Ĉeftemo: Urbanizado, medio kaj daŭrigebla disvolvado
Pavilona Tago: La 24-an de septembro
Sidloko: En Afrika Komuna Pavilono, zono C, en la Ĝardeno de ŜME
La Gvineo-Bisaŭa Pavilono prezentas vivstaton de gvineo-bisaŭaj urbanoj en pasinteco, nuntempo kaj estonteco, alfrontatajn problemojn, defion kaj solvrimedojn, kaj revitan urbon, kiu estas mediprotekta, sana, sekura kaj loĝtaŭga, kaj en kiu ĉiuj povos ĝui naturan kaj socian riĉfontojn, kaj la socio estos daŭrigeble disvolviĝa. En la centro de la pavilono troviĝas gazono, kie oni povas spekti prezentojn kun apartaj trajtoj de Gvineo-Bisaŭo. En zono por manĝo vizitantoj povas gustumi specialajn bongustaĵojn kaj aprezi fotojn kaj filmojn pri lokaj kulturaj kaj naturaj pejzaĝoj.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin
|