2010-04-15
La 13-an de aprilo Ĉina Banko por Importo kaj Eksporto subskribis kun la Ministerio de Financo kaj la Ministerio de Energio de Kenjo interkonsenton pri prunto je favoraj kondiĉoj en Najrobio, ĉefurbo de Kenjo.
En la interkonsento estas enhavo, ke Ĉinio donos monsubtenon al putoborado fare de la Putobora Kompanio Changcheng de la Ĉina Petrolo en la tervarma zono 4 en Olkaria de Kenjo por mildigi streĉitecon de Kenjo en provizado de energio kaj elektro.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin |