2010-04-15 Kurso de Esperanto laŭ matematika vidpunkto gvidata de Christian RIVIÈRE en Esperanto okazos de la 27-a de aprilo ĝis la 1-a de majo en kastelo Greziljono en Baugé, Francio.
Ĉefa celo: Analizo kaj instruado de Esperanto laŭ maniero pli adekvata al homoj matematikemaj aŭ logikemaj. Debato pri diversaj temoj rilataj al Esperanto, al matematiko aŭ preferinde al iliaj komunaj karakteroj, pensmanieroj...
Kromaj celoj: Prezentado de kelkaj facilaj temoj de la fako matematiko (antaŭscio ne necesa). Trejnado al komento kaj al eldiro de facilaj teoremoj kaj ekvacioj (nur por konsciigi ke eĉ tiufake Esperanto uzeblas).
Vesperaj aktivaĵoj: poezio (Christian Rivière, Francujo). Glit-fluto (Martin Meyer, Svisujo), sakŝalmo, tirharmoniko (Marie-Hélène Desert, Francujo), klarneto (Serge Sire, Francujo) kaj aliaj muzikiloj...
(el http://gresillon.org/)
Redaktoro: Niu Xueqin |