Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Tomasz Chmielik volas radikale rompi la stagnadon
2010-04-16

    Tomasz Chmielik estas la lasta kandidato en la elektoj de la B-komitatanoj de UEA, kiu sendis siajn respondojn al la demandoj de Libera Folio. Laŭ li, nur la Centra Oficejo kaj la libroservo funkcias bone en la nuna UEA. Estas bezonata radikala ŝanĝo por rompi la stagnadon, li opinias: "Unue devas aperi tute nova estraro, kiu forlasas la tradician ideologian pensmanieron, la formalajn kutimojn kaj la ĝeneralan fanfaranadon pri sukcesoj de Esperanto, kiuj finfine montriĝas nenia sukceso." La nuna komitato de UEA laŭ li ne povas labori efike, kaj tial oni reformu la sistemon, kreante novan komitaton kun maksimume dudek anoj. La komitaton kaj estraron laŭ li elektu la individuaj membroj de UEA, dum reprezentantoj de landaj asocioj povus membri en la kontinentaj komisionoj de UEA.

 

(el http://www.liberafolio.org/)

Redaktoro: Niu Xueqin

 
Mi kaj El Popola Ĉinio -- Kontribuaĵoj petataj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng