2010-04-16
Hispana Pavilono estas desegnita kiel granda korbo konsistanta el 8524 koloraj rotangoj, kovrantaj la ŝtalvitran framon, kiel ondoj. La suno penetras la pavilonon tra tigoj de rotango kaj karesas la vizaĝon de la vizitantoj. Ili sentas sin reveme.
Temo: Urbo de antikveco
Trajto: Antikva kaj kreiva korbo
Areo: 7 mil kvadrataj metroj
Loko: Zono C
Pavilona tago: La 30-a de aǔgusto
La pavilono konsistas el tri haloj, kiuj gvidas la vizitantojn tra tempo kaj spaco de disvolviĝo de hispanaj urboj kun la temo "de urbo de niaj prauloj al urbo de niaj posteuloj". Ĝia manĝejo kiu povas enteni 300 homojn liveras delikataĵojn, kaj la memoraĵ-vendejo, amfiteatro kaj komerca centro estas gravaj konsistigaj partoj.
La kulturaj eventoj inkluzivas operojn, flamingon, dancon kaj muzikon por diskonigi veran Hispanion.
(Redaktoroj: Liu Sigong kaj Liu Zijia)
|