2010-04-16
La 14-an de aprilo ĝenerala sekretario de UN Ban Ki-moon kondolencis la ĉinan registaron kaj ĝian popolon pro la 7.1 Richer-grada tertremo okazinta matene de la 14-a en Yushu, Qinghai-provinco, kiu kaŭzis morton de multaj personoj kaj gravan perdon de riĉaĵoj. Li diris, ke post la tertremo la registaro de Ĉinio aplikis metodojn en taksado de la katastrofo kaj helpado al la suferantoj. UN preparas sin liveri helpon al Ĉinio en ĉiu ajn tempo pro bezono de la registaro.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Chen Ji |