2010-04-16
 |
Anna en televidprogramo | La 30-an de julio, 2009, dum ni partoprenis UK en Bjalistoko, ĉefa televidkanalo de Rusio (ĝi nomiĝas "Unua") en televida elsendo "Aliaj novaĵoj" dum ĉirkaŭ 2 minutoj rakontis pri Anna Striganova kaj nia projekto "Fabelaj mondoj" (http://fabelo.trovu.com/).
Plenan ruslingvan version de la programo (kie oni mencias ankaŭ aliajn homojn) eblas spekti en la oficiala paĝaro:
http://www.1tv.ru/newsvideo/148667
Ĝis nun nian ruslingvan version de la paĝaro pri fabelaj mondoj vizitis jam pli ol cent mil vizitantoj. Kompreneble ankaŭ tiu ĉi elsendo influis tion, ĉar "Unua" televidkanalo estas spektata de 98,8 % da rusiaj loĝantoj (laŭ Vikipedio) kaj en multaj aliaj landoj (do tio estas centoj da milionoj).
el Ipernity de Dima Ŝevĉenko
Redaktorino: Chen Ji |