2010-04-16
Ĉina internacia savtaĉmento atingis flughavenon en Yushu.
La 14-an de aprilo je la 7-a horo kaj 49 minutoj en Yushu-gubernio de Qinghai-provinco okazis 7.1-grada tertremo, kiu kaŭzis grandan perdon al vivo kaj posedaĵoj de la lokaj popolanoj.
Post okazo de la tertremo diversaj lokoj de Ĉinio startigis urĝan sistemon por garantii glatan disvolviĝon de la laboroj kontraŭtertrema kaj sava. Savtaĉmentoj, fajrosoldatoj kaj kuracistoj veturas al la lokoj plagitaj de la tertremo. Parto de savistoj jam atingis tien kaj faras savadon.
Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin
|