2010-04-16
La Madagaskara Pavilono celas montri la nunan nivelon de la madagaskaraj kulturo kaj vivo en urboj kaj ĉirkaŭaj vilaĝoj. En la pavilono la vizitantoj povas ĝui pejzaĝojn kaj klimatojn apartajn de Madagaskaro, kaj ĝian kulturan etoson.
Ĉeftemo: Ekologia diverseco de la naturo -- kulturo -- disvolvo -- turismo
Tago de la pavilono: La 30-a de majo
Sidejo: En la zono C de la Afrika Komuna Halo
En la antaŭa parto de la pavilono staras granda ekrano, kiu prezentas la ŝtatan ideologion de Madagaskaro; ambaŭflanke de la pavilono troveblas silko-prilaboraj metodoj propraj de Madagaskaro, kaj la vizitantoj povas sperti silko-faradon. La turisma tereno montras naturan kaj botanikan diversecon de la lando. En diversaj kaj prosperaj vegetaĵoj kuŝas vilaĝa dometo kun densa nacia koloro de Madagaskaro. Elirinte el la dometo kaj pasinte trans ponteto, oni venas al madagaskara "urbo". Tio permesas al la vizitantoj sperti en momento la vivon en kamparo kaj urbo de Madagaskaro.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Wang Lihua
|