2010-04-16
La Ĉeĥa Pavilono kun temo “rezulto de civilizacio” per la ekspono de virtuala urba vivo prezentas la koncepton, ke urbo mem estas rezulto de civilizacio, la ekspono ankaŭ kolekte montras la teknikan kreivon, kiaj aplikado de novaj enegioj, solvo de trafikaj problemoj.
Temo: Rezulto de civiliazio
Trajto: Simultana pluvig-instalaĵo ekster la pavilono.
Sidejo: Zono C en ĝardeno de ŜME
La ĉeĥa pavilono enkorpigis en si la stilon de Prago, ĉefurbo de Ĉeĥio. La blankaj eksteraj muroj estas dekoraciitaj per kaŭĉukaj glacihokeoj, ĉar Ĉeĥio multfoje venkis en internaciaj konkursoj pri glacihokeo, kaj eksporta kvanto de glacihokeaj diskoj okupas gravan lokon de la lando. Ĉeĥio deziras per dekoraciaĵoj de glacihokeo montri siajn trajtojn.
En la ĉeĥa pavilono oni povas rigardi la urbajn pejzaĝojn kaj stratojn faritajn de la altteknika instalo kaj paŝi sur gazono. Samtempe la pavilono per videaj materialoj prezentos la kulturon kaj vivon de la popolo.
La konstruaĵo de ĉeĥa pavilono enkorpigis en si ankaŭ la temon de ŜME - “Bela urbo, bela vivo” kaj modernan projekton, samtempe ĝi kiel eble plej multe konservis la historian odoron de la pasintaj jaroj.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Chen Ji |