2010-04-16
La 14-an de aprilo je la 7-a horo kaj 49 minutoj okazis 7.1-grada tertremo kun profundeco de hipocentro je 33 kilometroj en Yushu-gubernio (96°7'E, 33°1'N) de la Tibet-nacia Aŭtonoma Subprovinco de Qinghai, Ĉinio. Ĝis la 18-a horo de la sama tago okazis 606 posttremoj, inter kiuj 4 superis 4.0 gradojn laŭ la registrado farita en la tertremita loko.
Ĝis la 12-a horo de la 15-a, 617 homoj mortis, 313 perdiĝis, 9110 vundiĝis, 15 mil loĝdomoj disfalis dum la tertremo kaj posttremoj. Nun, pli ol 100 mil katastrofitoj de la katastrofo devas esti transportitaj kaj aranĝitaj.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Wang Lihua |