2010-04-19
 Mesaĝo de Nguyễn Thị Phương Mai, ĝenerala sekretario de la Hanoja Esperanto-Asocio (HANEA), vicprezidantino de la Vjetnama Esperanto-Asocio (VEA), tra la listo de la landa agado kaj Ret-Info http://www.eventoj.hu:
Estimataj kaj karaj samideanoj,
En la jaro 2010 ni festas la miljaran jubileon de nia kara ĉefurbo -- Hanojo, urbo de la paco. La internacia konkurso "Hanojo -- Via Rendevuejo", organizita ĉiujare ekde 2000, estas daŭrigita por memorigi tiun-ĉi gravan eventon.
Ĉi-jare estas la lasta fojo, ke la konkurso estas organizita. Pro tio, vi estas invitataj partopreni senhezite. Limdato de la konkurso: la 30-an de aprilo 2010.
Hanoja Esperantistaro atendas vin kaj bonvenigas vin ĉiujn.
Kun sinceraj kaj koraj salutoj,
Nguyễn Thị Phương Mai,
ĉe Hanoja Esperanto-Asocio, HANEA
Retadreso: goldenprocom@gmail.com
Skajpo/YM: goldenprocom
Enkonduko:
La Internacia Konkurso por Studado de Thang Long -- Hanojo "Hanojo -- via rendevuejo" estas organizita de 2000 ĝis 2008, kun ĉiujara malsama temo. Ĉiuj tiuj temoj proponitaj de la Organiza Komitato celas helpi internacian amikaron pli bone konatiĝi pri historio, kulturo de Thang Long citadelo dum la pasintaj jarcentoj kaj de la hodiaŭa Hanojo.
Dum la unuaj jaroj, la konkurso okazis nur en Esperanto sed ekde 4 jaroj, ĝi ampleksiĝis al 6 lingvoj (angla, franca, rusa, ĉina, Esperanto kaj vjetnama). Ĉiujare la konkurso allogis milojn da partoprenantoj el multaj naciecoj en la mondo.
-----------------------------------------------
Rimarkoj HM:
Nguyễn Thị Phương Mai aperas en Vikipedio. Vjetnamlingvaj videoj pri Thăng Long estas spekteblaj ĉe: Thăng Long Nhân Kiệt T1 (5 mn) kaj Bà Huyện Thanh Quan với Thăng Long (29 mn); Estus oportune se aperus tiutema artikolo en Vikipedio, sed tion povas redakti nur spertaj vjetnamaj Esperanto-uzantoj... Ekzistas versioj nur en la vjetnama kaj, mallonga, en la nederlanda.
(Kontribuo de Henri Hasson el Francio)
Redaktoro: Wang Lihua |