Oni povas tra wushu (tradicia ĉina luktarto) kaj moderna danco spekti 45-minutan teatraĵon kun la titolo Legendo pri Bonzo en Templo Shaolin en la Ŝanhaja Monda Ekspozicio (ŜME). La teatraĵo rakontas, ke Bodhidharma sidas en meditado 9 jarojn antaǔ ol li komprenas djanon. La 8-akta teatraĵo estas prezentata kvar fojojn ĉiutage de la 1-a de julio ĝis la 31-a de aǔgusto. Post ĉiu prezento aktoroj instruas bazajn movojn de wushu.