Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Yushu-gubernio de Qinghai
2010-04-19

Panoramo de Jiegu, la gubernia urbo de Yushu, antaŭ la tertremo 

 

    Yushu-gubernio troviĝas en la orienta ekstremo de la Yushu-a Tibet-nacia Aŭtonoma Subprovinco oriente de la Qinghai-Tibeta Altebenaĵo. Ĝi areas 15.7 mil kvadratajn kilometrojn, je 5.89% de la totala areo de la tuta subprovinco. La averaĝa altitudo de la regiono estas 4493.4 metroj. Estas altaj ĝiaj nordokcidenta kaj meza partoj kaj malaltaj la sudorienta kaj nordorienta partoj. Tie altas montoj, profundas valoj kaj disŝutiĝas malgrandaj basenoj kaj lagoj. La gubernion trafluas Yangzi- kaj Lancang-riveroj. La tiea klimato estas frosta kun malgranda diferenco en temperaturo jare kaj granda diferenco en temperaturo tage.

 

    La gubernio kun brutobredado kiel ĉefo sin zorgas ankaŭ pri agrikulturo. Ĝi posedas 3689 hektarojn da kulturaj kampoj, kaj la pokapa agro estas 0.84 muo.

 

    La gubernio konsistas el 7 distriktoj kaj 2 urbetoj. Tie funkcias 62 vilaĝaj komisionoj kaj 262 kamparanaj kaj paŝtistaj kooperativoj. En la fino de 2005 la gubernio havis 89309 loĝantojn. La gubernia registaro sidas en Jiegu-urbeto, kiu servas kiel strategie grava loko kaj staplejo en suda Qinghai-provinco. Ĝi funkcias kiel la politika, ekonomia kaj kultura centro de la Yushu-a Tibet-nacia Aŭtonoma Subprovinco.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Wang Lihua

 
Mi kaj El Popola Ĉinio -- Kontribuaĵoj petataj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng