2010-04-19
En lingvaj aferoj Katalunio ofte montras la vojon al aliaj nacioj sen ŝtatoj. Ekde la restarigo de demokratio la malgranda kataluna nacio revigligas sian latinidan lingvon post jardekoj de premado fare de la hispania registaro sub generalo Franco. Lastatempe Katalunio puŝas por pli granda agnosko de sia lingvo je la eŭropa nivelo. Tio komenciĝis en 2005, kiam la irlanda aldoniĝis kiel oficiala EU-lingvo. La adapto de la eŭropunia regulo №1 de la 1958a jaro ne nur agnoskis la irlandan kiel oficialan lingvon, sed ankaŭ aldonis novan kategorion de “kun-oficialaj” lingvoj por la kataluna, eŭska kaj galega.
Katalunaj aktivuloj jam dum pli ol jardeko premas al la hispana registaro, ke ĝi insistu pri pli grava EU-statuso de la aliaj hispaniaj lingvoj: la eŭska, galega kaj kataluna. En 2005 EU rajtigis uzi en diversaj specifaj situacioj la tri nomitajn lingvojn. Tamen tiu agnosko venis ne danke al la hispania registaro, sed pro premo de galegaj, eŭskaj kaj katalunaj partioj. Ĝi ankaŭ ne estas tre granda donaco.
Laŭ la nuna hispania registaro, la statuso de kun-oficiala lingvo devas sufiĉi por la plendemaj parolantoj de la aliaj hispaniaj lingvoj. Tamen laŭ membro de la Eŭropa Parlamento, Oriol Junqueras, la hispania registaro ne plenumas eĉ la interkonsentojn kun la eŭropaj institucioj pri la uzado de la kunoficialaj lingvoj. Junqueras, kiu organizis konferencon por premi por plena oficialigo de la nunaj kun-oficialaj lingvoj, ŝajne perdis ĉiun esperon je konstruiva aliro de la nuna hispania registaro.
Junqueras akuzas la hispanian registaron pri neplenumado de promesoj faritaj en 2005. Ekzemple, Hispanio ankoraŭ ne nomumis landan institucion respondecan pri tradukado. Hispanio ankaŭ ne plenumis la promeson traduki gravajn eŭropuniajn dokumentojn katalunen, eŭsken kaj galegen. Plie, la tuta sistemo - laŭ kiu leteroj estas resendataj inter Bruselo kaj Hispanio por tradukado - estas neefika kaj temporaba.
Junqueras, ano de la kataluna partio Respublika Maldekstro (Esquerra Republicana), membras en la Eŭropa Libera Alianco, kuniĝo de maldekstraj regionaj kaj sendependistaj partioj. La Alianco alvokas al plena statuso por la lingvoj kiel la kimra, skot-gaela, kataluna, eŭska, kaj ankaŭ la rusa, parolata de milionoj da homoj en la Eŭropa Unio. Endanĝerigitaj lingvoj, kiel la korsika kaj bretona, devas esti protektataj en EU.
Laŭ Junqueras, bona momento por aldoni kun-oficialajn lingvojn venos en 2012 aŭ 2013. Tiam Kroatio kaj Islando povos plenumi ĉiujn kondiĉojn por aliĝi al la Eŭropa Unio, kaj do necesos oficialigi la islandan kaj la kroatan lingvojn. Tio ne nur aldonos du lingvojn al la ekzistantaj 23, sed ankaŭ povos malfermi la pordon al (ankoraŭ) neoficialaj lingvoj.
Laŭ Junqueras, katalunaj, eŭskaj kaj galegaj partioj devas insisti - kaj minaci ne apogi la centran hispanian registaron - pri la aldono de siaj naciaj lingvoj. Tio ankaŭ malfermos, iom poste, la pordon por la aliaj kun-oficialaj lingvoj: la kimra kaj la skot-gaela...
(--- plena artikolo en la lasta numero de LOdE ---)
Dafydd ab Iago el Bruselo
(el www.esperanto.org/Ondo)
Redaktoro: Niu Xueqin |