La 17an de aprilo okazis en Pekino dung-foiro pri eksterlandanoj aranĝita de inform-esplora centro pri eksterlandanoj sub la Ŝtata Buroo pri Eksterlandaj Fakuloj. Mil eksterlandanoj el Usono, Britio, Kanado, Germanio, Japanio, Francio kaj Rusio, entute 30 landoj kaj regionoj, ĉeestis la foiron por dungiĝi al 800 postenoj de 60 establoj.