Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Amaskomunikiloj pozitive taksas ĉinan batalon kontraŭ tertremo en Yushu
2010-04-19

    Lastatempe iuj fremdlandaj amaskomunikiloj raportis pri la tertremo, okazinta en Yushu, Qinghai, nordokcidenta Ĉinio, opiniante, ke la ĉina registaro alte atentas la savadon kontraŭ la katastrofo kaj rapide kaj efike aranĝis la savadon.

 

    Lianhe Zaobao, la plej prestiĝa ĉinlingva ĵurnalo en Singapuro, raportis, ke Hu Jintao, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, kaj Wen Jiabao, ĉina ĉefministro, postulis, ke oni plenforte plenumu laborojn kontraŭ la katastrofo, kaj sendis vicĉefministron Hui Liangyu al la okazejo de la tertremo por gvidi la savadon kaj konsoli la suferintojn. La ĉina Ŝtata Konsilantaro establis ĝeneralan komandejon de la batalo kontraŭ la tertremo kaj urĝe asignis el la centra fisko 200 milionojn da juanoj por la savado, transloĝigo, vivteno de popolanoj, kuracado de vunditoj kaj preventado de epidemioj.

 

    La 17-an de aprilo la indonezia anglalingva ĵurnalo Jakarta Post aperigis en okulfrapa loko detalan raporton pri la solidareco de la ĉina registaro kaj la ĉina popolo en la batalo kontraŭ la katastrofo. La raporto menciis, ke ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao kaj ĉina ĉefministro Wen Jiabao respektive prokrastis vizitojn al latin-amerikaj kaj sudorient-aziaj landoj kaj persone iris al la okazejo de la tertremo por gvidi la savadon.

 

(el CRI-online

Redaktorino: Chen Ji

 
Mi kaj El Popola Ĉinio -- Kontribuaĵoj petataj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng