2010-04-19 
La 15an de aprilo Liu Jie, direktoro de la prognoza departemento sub la Ĉina Centro pri Sism-reto, konigis, ke 7.1-grada tertremo en gubernio Yushu, Qinghai, havas ian rilaton al la Wenchuan-a en la 12a de majo 2008, kaj 6-grada tertremo probable okazos refoje sur la ĉeftero de Ĉinio en la proksima estonteco.
Yushu-a tertremo okazis en la faǔlta zono Garze-Yushu-Fenghuoshan, kiu apartenas al la suda limo de masivo Bayan Har, kaj la Wenchuan-a tertremo sudorienta limo de masivo Bayan Har. De la jaro 1900 en la 200-kilometra spaco 5-6-gradaj anstataǔ pli-ol-7-grada tertremoj en tiu regiono estis notitaj, tial la tertrema movado en la regiono estas relative neaktiva.
Sun Shihong, ĉefa prognozisto de Sisma Administracio de Ĉinio, analizis, ke la Qinghai-Tibeta Altebenaĵo estas regiono kiu inklinas al okazo de tertremoj fortaj kaj dissemitaj sporade, kaj fakuloj nomas tiu regionon "tri-rivera sism-zono".
(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia) |