Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Internacia socio esprimas simpation al Ĉinio pro tertremo en Yushu
2010-04-19

    En la 16-a kaj la 17-a de aprilo gvidantoj de iuj landoj kaj respondeculoj de internaciaj kaj regionaj organizoj sendis mesaĝojn al ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao, Wu Bangguo, prezidanto de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio, kaj Wen Jiabao, ĉefministro de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, kaj esprimis kondolencon al la ĉina registaro kaj al la ĉina popolo pro la tertremo okazinta en Yushu de Qinghai-provinco.

 

    Afgana prezidento Hamid Karzai kaj afgana vicprezidento Mohammad Karim Khalili diris, ke ili estas profunde afliktitaj pro la grava perdo kaŭzita de la tertremo, esprimas plej profundan simpation kaj kondolencon al la ĉina popolo, precipe al la familianoj de la viktimoj, kaj deziras rapidan resaniĝon al la vunditoj.

 

    Simpation kaj kondolencon al la ĉina registaro kaj al la ĉina popolo esprimis ankaŭ gvidantoj de Brunejo, Irano, Sirio, Orienta Timoro, Hindio, Egiptio, Bocvano, Eritreo, Uzbekstano, Danlando, Panamio, Antigvo-Barbudo kaj la kirgizstana provizora registaro. Ili laŭdas la ĉinan registaron pro ĝia batalo kontraŭ la tertremo, kaj kredas, ke la ĉina popolo atingos definitivan venkon de la batalo kontraŭ la katastrofo.

 

    Ankaŭ la Ŝanhaja Kunlabora Organizo, la Inter-Parlamenta Unio, la Monda Banko kaj aliaj internaciaj organizoj esprimis kondolencon al tertreme trafitaj popolanoj de Yushu.

 

(el Ĉina Radio Internacia)

Redaktoro: Wang Lihua

 
Mi kaj El Popola Ĉinio -- Kontribuaĵoj petataj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng