2010-04-19
La Malia Pavilono en la koloroj de la tero, Savana-arbaro kaj Niger-Rivero kolektas en si artaĵojn pri totemoj plenaj de la malia kulturo, reaperigas konstruaĵaron kun historiaj trajtoj de Malio kaj montras ĝiajn urban kulturon, militan industrion, ekologiajn turismajn resursojn, afablecon kaj gastamon de la popolo.
Ĉeftemo: Prosperiĝo de la urba ekonomio
Tago de la pavilono: La 31-an de majo
Sidloko: En la zono C de la Azia Komuna Halo
En ĝia tereno “Arta Trezoro” la vizitantoj povas ĝui Sudano-Sahelian-konstruaĵojn kaj modernajn maliajn skulptaĵojn. Malianoj surloke prezentos la produktan procezon de Dogon-dancistaj maskoj kaj aliaj pompaj artaĵoj.
La vizitantoj ĝuos ankaŭ malian kulturan esencon, kiaj Bogolano, tradicia malia metiartaĵo, travidebla blua kalikoto kaj batika teksaĵo.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Wang Lihua
|