Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Neŝancelebla estas la nacio plena de granda amo
2010-04-20

de XU JINGYUE

 

    Katastrofo atakis homojn. La mondon forte skuis ne la tertremo mem, sed la nacia spirito de la ĉina popolo vizaĝe al la plago.

 

 Mondonaco de tibetanoj por la tertreme plagita loko

 

    Post la tertremo okazinta en Yushu de Qinghai-provinco, popolanoj de diversaj lokoj de Ĉinio memvole liveras sian amon al la tertreme plagita loko pere de mono-kolektado kaj varo-donacado.

 

    Post la katastrofo aperis en la aero super la plagita loko jena sceno:

 

    La 14-an de aprilo je la 18-a horo kaj 30 minutoj aŭdiĝis en la aviadilo CZ6992 fluganta de Pekino al Xining: “En Yushu de Qinghai okazis 7.1-grada tertremo. La popolanoj de la plagita loko bezonas nian helpon, kaj la pasaĝeroj, kiuj volas liveri sian amon, povas donaci monon nun, en la aviadilo!”.

 

    Tuj la pasaĝeroj konkure donacis monon je cent aŭ mil juanoj. La etoso estis varma kaj sceno -- kortuŝa.

 

     Je tio, Chen Guangbiao, prezidanto de la Huangpu-a Resurso- Regenerita kaj Utiliga Kompanio Limigita, estis ege emociita. Post la tertremo okazinta en Wenchuan, Sichuan-provinco, li gvidis laboristojn veturi per buldozoj al la tertreme plagita regiono por fari savadon kaj donacis dekojn da milionoj da juanoj. Hodiaŭ, li flugis al alia plagita loko, kunportante la monsumon donacitan de li kaj de liaj du amikoj.

 

 Chen Guangbiao kaj lia buldozo-trupo

 

    Chen Guangbiao havas apartan sentimenton al Yushu, ĉar li estas honora civitano de la loko. Tie, li filantrope konstruigis 46 esperajn elementlernejojn kaj donacis entute 21 milionojn da juanoj. “Mi nepre devas rapidi al la loko, ĉar la katastrofo tie falis.” diris Chen Guangbiao.

 

    Duono el la Henan-a Eksterdoma Sava Federacio konsistanta el 17 personoj en la aĝo de 20-40 jaroj iam partoprenis en la posttertrema savado en Beichuan, Wenchuan, kaj multaj el ili laboras kiel geologoj, konstruantoj kaj medicinistoj. Antaŭ alvoko de la patrio, ili respondis firmvole: “Ni havas la devon neforpuŝeblan!”

 

  Henan-a Eksterdoma Sava Federacio sin preparas al Yushu

 

    “Vizaĝe al malfaciloj, ĉiuj havas la devon. Kaj ni ĝuste volas fari ion favoran al la socio.” diris Chen Xuezheng, 36-jara estro de la Henan-a Eksterdoma Sava Federacio. Ĉiuj membroj de la federacio estas kompetentaj kaj elstaraj en savado en monta regiono. “Ĝuste en alta altitudo kaj kun fora distanco ni distingiĝas per nia supereco.”

 

    Tuj post la tertremo la Fonduso Unu starigis en Xi’an sian portempan komandejon, kaj kolektis en nur unu tago puran akvon, medikamentojn, vestojn, vatitajn litkovrilojn k.a. en valoro de pli ol 2 milionoj da juanoj, kiujn oni transportas al la tertreme plagita loko, unuj post aliaj.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Wang Lihua

 
Mi kaj El Popola Ĉinio -- Kontribuaĵoj petataj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng