2010-04-20 La 19-an de aprilo la registaro de la Hongkong-a Speciala Administra Regiono anoncis, ke ĝi asignos el koncerna fonduso 4.5 milionojn da hongkong-aj dolaroj por helpi suferintojn de la tertremo en Qinghai.
Proparolanto de la registaro de la Hongkong-a Speciala Administra Regiono esprimis la esperon, ke la mon-asigno fariĝos efektiva helpo al la suferintoj. Li ankaŭ postulis, ke plenuminte la helpan planon koncerna institucio prezentu al la hongkong-a registaro kontrolitajn kontojn, por ke la monasigno estu uzata por difinita celo.
(el Ĉina Radio Internacia)
Redaktoro: Wang Lihua
|