Komenciĝis rekonstrua plano de Yushu post la tertremo
2010-04-20
La 17-an de aprilo, laŭ konigo en la gazetara konferenco, okazigita de Kontraŭtertrema kaj Savada Komandejo en Yushu, jam komenciĝis rekonstrua plano de Yushu post la tertremo. La specialista grupo, konsistanta el 16 ŝtataj kaj qinghai-provincaj specialistoj, jam komencis inspekti la detruitajn domojn kaj fari ĉelokan esploradon por posttertrema rekonstruado.