Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Iuj landoj kaj internaciaj organizoj alte taksis kontraŭtertreman savadon kaj liveris monhelpon al la katastrofejo
2010-04-20

    En la lastaj tagoj aliaj landoj kaj internaciaj organizoj esprismis funebron al la viktimoj en la tertremo de Yushu de la provinco Qinghai kaj donis monhelpon al la katastrofejo. Samtempe ili donis altan takson al la ĉina registaro pro ties rapida kaj efika organizado en la kontraŭtertrema kaj savada laborado.

 

    La 17-an de aprilo pakistana ĉefministro Syed Yousaf Raza Gillani telefonis al ĉina ambasadoro Luo Zhaohui en Pakistano. Li donis pozitivan takson al la ĉina registaro pro ties rapida kaj efika organizado en la kontraŭtertrema kaj savada laborado, kaj li asertis, ke Pakistano iam ajn liveros helpon al Ĉinio.

 

    Lastatempe niĝeriaj oficistoj sendis konsolan mesaĝon al ĉina ĝenerala konsulo Guo Kunzhi de la ĝenerala konsulejo en Lagoso. En la mesaĝo ili esprimas profundan funebron al la viktimoj en la tertremo de Yushu de la provinco Qinghai kaj alte laŭdas ĉinajn gvidantojn, kiuj metas vivon kaj interesojn de la popolo sur la unuan lokon kaj tuje atingis la katastrofon por gvidi la laboron kontraŭ la katastrofo.

 

    La 16-an de aprilo la franca eksterafera ministerio anoncis, ke la prikriza administra centro de la ministerio ĉiam atentas la staton de la katastrofo kaj jam liveris al Yushu 150 000 usonajn dolarojn.

 

el CRI-online

Redaktorino: Chen Ji

 
Mi kaj El Popola Ĉinio -- Kontribuaĵoj petataj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng