Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
La ĉina popolo unuanime batalas kontraŭ la tertremo
2010-04-20

 

 
Detruitaj domoj en la tertremo 

 

    La 7.1 Richer-grada tertremo en Yushu detruis 85% da loĝdomoj, kaj estas korŝirite, ke la tertremo okazis ĝuste en la lerno-horo de infanoj, dume 70% de la lernodomoj ruiniĝis...

 

    Post la granda tertremo en Wenchuan lastjare oni akumulis sperton en savado, tial la kontraŭtertrema sistemo povis kiel eble plej rapide ekfunkciis.

 

 
  Ĉina ĉefministro Wen Jiabao en la plagita regiono

 

   La 14-an de aprilo tuj post la tertremo donis instrukciojn ĉina prezidanto Hu Jintao en sia oficvojaĝo en Usono kaj ĉina ĉefministro Wen Jiabao en Pekino pri savado kaj helpado de la suferantoj. La 15-an Hu Jintao decidis anticipe reveni al Ĉinio post prokrasto de la aranĝitaj vizitoj al Venezuelo kaj Ĉilio, li telefone diris al la prezidantoj de la du lando Piner kaj Chávez: "Nun la ĉina registaro estas organizanta la savadon kaj helpadon al tertrem-trafita regiono, en tiu urĝa tempo, mi havas devon kunlabori kun miaj popoloj por savi kaj helpi la suferantojn." Ankaŭ Wen Jiabao malfruigis sian ofiĉvojaĝon alilanden, kaj je la 18-a horo de la 15-a atingis la plagitan regionon por tie inspekti, gvidi la savo-laboron kaj konsoli la suferantojn. 

 

    17 minutojn post la tertremo Ĉina Reto pri Tertremo publikigis la tertremon, en la sekvinta unu horo la Ĉina Ministerio pri Civilaj Aferoj lanĉis la 4-gradan reago-projekton, la laborantoj de Kontraŭkatastrofa Buroo senprokraste rapidis al Qinghai; post 2 horoj fondiĝis la Tertramo-trakta Kamandejo... Kaj sinsekve ekagis por savi suferantojn ankaŭ Ĉina Buroo pri Tertremo, Ĉina Ministerio pri Civilaj Aferoj, Ĉina Komitato pri Disvolvo kaj Reformo, Ĉina Ruĝa Kruco. Depost la okazo de la tertremo savi vivon fariĝis la unua afero en Yushu!

 

    Estas kortuŝite, ke post nur 8 horoj atingis la plagitan regionon la unua savtaĉmento kaj volontula grupoj el Sichuan kun la materialojn. Ili estis ĵus elirintaj el la malfeliĉo de la simila katastrofo okazinta en 2008.

  

 


La 14-an de aprilo atingis Yushu-flughavenon savtaĉmento el Sichuan
  
 

Savtaĉmentoj rapidas al Yushu
 

 

  La efikeco de senprokrasta savado montris, ke la spirito kaj sperto gajnitaj en Wenchuan-tertremo en 2008 helpis ellaboron de sav-sistemo, la sindonemo el nacia spirito ŝanĝiĝis en forton kaj rapidecon, kaj kuraĝigas la suferantojn.

 

    Ni forviŝu larmojn kiel antaŭ du jaroj kaj kuraĝe batalu kontraŭ la katastrofo. Mi kredas, ke helpate de la 1.3 miliardoj da ĉinoj, la postvivantoj de Yushu certe venkos la katastrofon.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Chen Ji

 
Mi kaj El Popola Ĉinio -- Kontribuaĵoj petataj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng