2010-04-20
Antaŭtagmeze de la 18-a de aprilo, ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao atingis la tertreme trafitan lokon Yushu por saluti lokajn oficistojn kaj popolanojn kaj gvidi la batalon kaj savadon kontraŭ la katastrofo. Poste li spektis la katastrofan staton en la urbeto Jiegu, kiu serioze suferis de la tertremo, konsolis lokanojn kaj savistojn. Post tio, Hu Jintao venis al la Yushu-a Sportejo, vizitis vunditojn kaj faris aranĝon pri la savado.
Hu Jintao emfazis, ke nun la unua tasko restas savado de homoj, samtempe oni devas efike kuraci vunditojn, bone aranĝi la vivon de la popolanoj en la katastrofejo, rapidigi konstruadon de bazaj instalaĵoj, krei favorajn kondiĉojn por la konstraŭkatastrofa laboro, savado kaj estonta postkatastrofa rekonstruado, kaj kiel eble plej frue krei kondiĉojn por ke la infanoj rekomencu la lernadon.
(el Ĉina Radio Internacia)
Redaktoro: Wang Lihua
|