Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
La ĉina registaro dankas aliajn landojn pro ilia helpo al Yushu
2010-04-20

    La 18-an de aprilo, Jiang Yu, proparolanto de la Ministerio pri Eksteraj Aferoj de Ĉinio, esprimis, ke la ĉina registaro bonvenigas kaj dankas helpon de aliaj landoj al la katastrofejo Yushu.

 

    Laŭ informo de la Novaĵ-agentejo Xinhua, Jiang Yu diris al raportisto, ke post la tertremo okazinta en Yushu de la provinco Qinghai, la internacia socio alte atentas pri la ĉina kontraŭtertrema kaj savada laboro kaj sinsekve esprimas sian konsolon al Ĉinio; iuj landoj kaj organizoj esprimis deziron helpi Ĉinion, tio plene montras amikecon de la internacia socio al la ĉina popolo. Pri tio la ĉina registaro esprimas bonvenigon kaj koran dankon kaj jam publikigis kontan informon por mon-donaco. Nun la ĉina registaro plenforte ĵetas sin sur la laboron kontraŭ la katastrofo, kaj savistoj kaj materialoj senĉese transportiĝas al la katastrofejo. Ni kredas, ke dank' al la komuna penado de la ĉina popolo kaj subtenado de la internacia socio, la katastrofeja popolo certe venkos la kataklismon kaj sukcese rekonstruos sian belan hejmlokon.

 

(el Ĉina Radio Internacia)

Redaktoro: Wang Lihua

 
Mi kaj El Popola Ĉinio -- Kontribuaĵoj petataj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng