2010-04-20
Por la eksteraj muroj de la pavilono oni aplikis la protektofolio-gluan teknikon, kiu havas avantaĝojn en medioprotektado kaj sentokseco, kontraŭvioleco kaj paliĝo-rezisteco.
Areo: 26000 kvadrataj metroj
Trajto: evidentaj elementoj de Afriko
Sidloko: Zono C en ĝardeno ŜEM
La pavilono kun areo de 26000 kvadrataj metroj estas la plej granda el la 11 komunaj pavilonoj en la ĝardeno. La totala areo egalas al tri kaj duona piedpilkaj ludkampoj, ĝiaj 4 eksteraj muroj entute havas 9500 kvadratajn metrojn, kaj la interna alteco de la ĉambroj -- 9 metrojn. La pavilono dividiĝis en 43 eksponejojn po 250 kvadrataj metroj (42 afrikaj landoj kaj Afrika Unio).
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Chen Ji |