2010-04-21
La 20-an de aprilo, Banĉen Erdeni Qoigyi Gyaibo la 11-a, vicprezidanto de la Ĉina Budhisma Asocio, kaj Blobzang Vjigmed Thubbstan Chosdyi Nyima la 6-a, vicprezidanto de la Ĉina Budhisma Asocio, kune prezidis en la templo Xihuang de Pekino la budhisman ritaron por elsavi la animojn de la mortintoj en la tertremo okazinta en Yushu kaj por preĝi, ke la suferantoj de la katastrofo pli frue sin liberigu de la mizero, kaj ke la mondo estu en paco kaj la homaro -- en trankvilo.
Je ĉirkaŭ la 9-a horo de la sama tago Banĉen Erdeni Qoigyi Gyaibo la 11-a atingis la templon Xihuang, akompanate de Blobzang Vjigmed Thubbstan Chosdyi Nyima la 6-a. Banĉen Erdeni Qoigyi Gyaibo la 11-a tie komencis voĉlegadon de sutroj kaj poste la budhisman ritaron.
En la Yushu-a Tibet-Nacia Aŭtonoma Subprovinco de la provinco Qinghai 90% de la loĝantaro estas tibetanoj, kiuj kredas je la tibeta lamaismo. La ritaro daŭris pli ol unu horon.
Informite pri la tertremo okazinta en Yushu, Banĉen Erdeni Qoigyi Gyaibo la 11-a ĉiam zorgas pri Yushu. Antaŭ nelonge li sendis saluton al diversnaciaj samlandanoj en la provinco kaj oferis 100 mil juanojn por la suferantoj.
(el Ĉina Radio Internacia)
Redaktoro: Wang Lihua
|