Okazos speciala ceremonio en Qinghai-a Pavilono de la Ŝanhaja Monda Ekspozicio
2010-04-21
La 20-an de aprilo la Ŝanhaja Monda Ekspozicio komencis provfunkcion. Pavilonoj de diversaj provincoj, municipoj kaj aŭtonomaj regionoj de Ĉinio tiris al si multajn vizitantojn, kaj pavilono de la provinco Qinghai, kiun trafis la tertremo en la 14-a de aprilo, estis aparte atentita de la vizitantoj. La 21-a de aprilo estas tutlanda tago por funebri viktimojn de la tertremo, kaj tiam oni okazigos specialan ceremonion en la Qinghai-a Pavilono.