2010-04-21 de SHEN LING
 Unuapaŝa ekzamenado al la antaŭtempa akuŝito |
|
 Urĝa savado de la antaŭtempa akuŝito |
|
 Enaviadiliĝo |
Dum malŝarĝado de kontraŭkatastrofaj materialoj el la aviadilo de la Guangdong-a Aertransporta Armeo, kiu atingis la Yushu-an Flughavenon en la 18-a de aprilo, je la 9-a horo kaj dek minutoj, la aviadistaro informiĝis, ke tibet-nacia virino Nima Lamao graveda de 8 monatoj antaŭtempe akuŝis bebon, kies tuta korpo purpuriĝis kaj kies vivo estas en danĝero, kaj ke la bebo atendas urĝan enhospitaliĝon en la Ĝeneralan Hospitalon de la Lanzhou-a Armeo. Tuj post la malŝarĝado, la aviadistaro rapide sin preparis, kaj la aviadilo ekflugis de la Yushu-a Flughaveno en la 9-a horo kaj 25 minutoj, kunportante la novnaskiton.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Wang Lihua
|